-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 24:1|
Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.
-
2
|Mateo 24:2|
Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
-
3
|Mateo 24:3|
Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?
-
4
|Mateo 24:4|
Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
-
5
|Mateo 24:5|
CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
-
6
|Mateo 24:6|
Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.
-
7
|Mateo 24:7|
CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.
-
8
|Mateo 24:8|
Sed cxio tio estas komenco de suferoj.
-
9
|Mateo 24:9|
Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.
-
10
|Mateo 24:10|
Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4