-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 24:21|
cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.
-
22
|Mateo 24:22|
Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.
-
23
|Mateo 24:23|
Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu;
-
24
|Mateo 24:24|
cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.
-
25
|Mateo 24:25|
Jen mi antauxdiris al vi.
-
26
|Mateo 24:26|
Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu.
-
27
|Mateo 24:27|
CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.
-
28
|Mateo 24:28|
Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.
-
29
|Mateo 24:29|
Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;
-
30
|Mateo 24:30|
kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8