-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Mateo 24:31|
Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.
-
32
|Mateo 24:32|
De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;
-
33
|Mateo 24:33|
tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.
-
34
|Mateo 24:34|
Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio tio plenumigxos.
-
35
|Mateo 24:35|
La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
-
36
|Mateo 24:36|
Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola.
-
37
|Mateo 24:37|
Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.
-
38
|Mateo 24:38|
CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
-
39
|Mateo 24:39|
kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.
-
40
|Mateo 24:40|
Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8