-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 25:1|
Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.
-
2
|Mateo 25:2|
Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
-
3
|Mateo 25:3|
La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;
-
4
|Mateo 25:4|
sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
-
5
|Mateo 25:5|
Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis.
-
6
|Mateo 25:6|
Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.
-
7
|Mateo 25:7|
Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn.
-
8
|Mateo 25:8|
Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.
-
9
|Mateo 25:9|
Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.
-
10
|Mateo 25:10|
Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4