-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Mateo 25:31|
Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
-
32
|Mateo 25:32|
kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;
-
33
|Mateo 25:33|
kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
-
34
|Mateo 25:34|
Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
-
35
|Mateo 25:35|
cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;
-
36
|Mateo 25:36|
nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
-
37
|Mateo 25:37|
Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin?
-
38
|Mateo 25:38|
Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis?
-
39
|Mateo 25:39|
Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi?
-
40
|Mateo 25:40|
Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8