-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 27:1|
Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;
-
2
|Mateo 27:2|
kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
-
3
|Mateo 27:3|
Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,
-
4
|Mateo 27:4|
dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
-
5
|Mateo 27:5|
Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.
-
6
|Mateo 27:6|
Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.
-
7
|Mateo 27:7|
Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
-
8
|Mateo 27:8|
Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.
-
9
|Mateo 27:9|
Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
-
10
|Mateo 27:10|
kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4