-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 27:11|
Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.
-
12
|Mateo 27:12|
Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.
-
13
|Mateo 27:13|
Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?
-
14
|Mateo 27:14|
Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
-
15
|Mateo 27:15|
Sed cxe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
-
16
|Mateo 27:16|
Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
-
17
|Mateo 27:17|
Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?
-
18
|Mateo 27:18|
CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
-
19
|Mateo 27:19|
Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.
-
20
|Mateo 27:20|
Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8