-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Mateo 27:41|
Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:
-
42
|Mateo 27:42|
Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
-
43
|Mateo 27:43|
Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.
-
44
|Mateo 27:44|
Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
-
45
|Mateo 27:45|
Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.
-
46
|Mateo 27:46|
Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
-
47
|Mateo 27:47|
Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan.
-
48
|Mateo 27:48|
Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.
-
49
|Mateo 27:49|
Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.
-
50
|Mateo 27:50|
Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8