-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 27:21|
Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.
-
22
|Mateo 27:22|
Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.
-
23
|Mateo 27:23|
Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.
-
24
|Mateo 27:24|
Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.
-
25
|Mateo 27:25|
Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
-
26
|Mateo 27:26|
Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
-
27
|Mateo 27:27|
Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
-
28
|Mateo 27:28|
Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
-
29
|Mateo 27:29|
Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!
-
30
|Mateo 27:30|
Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8