-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|Mateo 27:51|
Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
-
52
|Mateo 27:52|
kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,
-
53
|Mateo 27:53|
kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
-
54
|Mateo 27:54|
Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.
-
55
|Mateo 27:55|
Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
-
56
|Mateo 27:56|
inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
-
57
|Mateo 27:57|
Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:
-
58
|Mateo 27:58|
tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.
-
59
|Mateo 27:59|
Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,
-
60
|Mateo 27:60|
kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8