-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 18:1|
En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo?
-
2
|Mateo 18:2|
Kaj alvokinte al si infanon, li starigis gxin meze de ili,
-
3
|Mateo 18:3|
kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.
-
4
|Mateo 18:4|
Kiu do humiligos sin, kiel cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la cxielo.
-
5
|Mateo 18:5|
Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
-
6
|Mateo 18:6|
sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
-
7
|Mateo 18:7|
Ve al la mondo pro faliloj! cxar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!
-
8
|Mateo 18:8|
Kaj se via mano aux via piedo faligas vin, detrancxu gxin kaj forjxetu gxin de vi:estas bone por vi eniri en vivon kripla aux lama prefere ol, havante du manojn aux du piedojn, esti enjxetita en la eternan fajron.
-
9
|Mateo 18:9|
Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin kaj forjxetu gxin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enjxetita en Gehenan de fajro.
-
10
|Mateo 18:10|
Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; cxar mi diras al vi, ke iliaj angxeloj en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4