-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 18:21|
Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraux mi, kaj mi pardonu lin? gxis sep fojoj?
-
22
|Mateo 18:22|
Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:GXis sep fojoj; sed:GXis sepdekoble sep fojoj.
-
23
|Mateo 18:23|
Tial la regno de la cxielo similas al regxo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.
-
24
|Mateo 18:24|
Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis sxuldanto por dek mil talantoj.
-
25
|Mateo 18:25|
Sed cxar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago.
-
26
|Mateo 18:26|
Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion.
-
27
|Mateo 18:27|
Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la sxuldon.
-
28
|Mateo 18:28|
Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas.
-
29
|Mateo 18:29|
Kaj falinte antaux li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.
-
30
|Mateo 18:30|
Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8