-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 18:11|
CXar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.
-
12
|Mateo 18:12|
Kiel vi pensas? Se viro havas cent sxafojn, kaj unu el ili erarvagis, cxu li ne lasas la nauxdek naux, kaj iras al la montoj, kaj sercxas tiun, kiu erarvagis?
-
13
|Mateo 18:13|
Kaj se okazas, ke li trovas gxin, vere mi diras al vi, li plimulte gxojas pri gxi, ol pri la nauxdek naux, kiuj ne erarvagis.
-
14
|Mateo 18:14|
Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la cxielo, ke unu el cxi tiuj malgranduloj pereu.
-
15
|Mateo 18:15|
Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton.
-
16
|Mateo 18:16|
Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita.
-
17
|Mateo 18:17|
Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
-
18
|Mateo 18:18|
Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la cxielo.
-
19
|Mateo 18:19|
Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
-
20
|Mateo 18:20|
CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 14-16