-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 16:21|
De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj discxiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi cxe la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.
-
22
|Mateo 16:22|
Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante:Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
-
23
|Mateo 16:23|
Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.
-
24
|Mateo 16:24|
Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
-
25
|Mateo 16:25|
cxar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin trovos.
-
26
|Mateo 16:26|
CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?
-
27
|Mateo 16:27|
CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.
-
28
|Mateo 16:28|
Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 25-27