-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 10:21|
Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.
-
22
|Mateo 10:22|
Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
-
23
|Mateo 10:23|
Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.
-
24
|Mateo 10:24|
Discxiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia sinjoro.
-
25
|Mateo 10:25|
Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!
-
26
|Mateo 10:26|
Tial ne timu ilin, cxar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kasxita, kio ne estos konigita.
-
27
|Mateo 10:27|
Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.
-
28
|Mateo 10:28|
Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.
-
29
|Mateo 10:29|
CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;
-
30
|Mateo 10:30|
sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19