-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Mateo 10:31|
Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.
-
32
|Mateo 10:32|
CXiun do, kiu konfesos min antaux homoj, mi ankaux konfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
-
33
|Mateo 10:33|
Sed kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
-
34
|Mateo 10:34|
Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.
-
35
|Mateo 10:35|
CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon;
-
36
|Mateo 10:36|
kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.
-
37
|Mateo 10:37|
Kiu amas patron aux patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.
-
38
|Mateo 10:38|
Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.
-
39
|Mateo 10:39|
Kiu trovas sian vivon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu gxin trovos.
-
40
|Mateo 10:40|
Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3