-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 2:11|
Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.
-
12
|Mateo 2:12|
Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
-
13
|Mateo 2:13|
Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.
-
14
|Mateo 2:14|
Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
-
15
|Mateo 2:15|
kaj restis tie gxis la morto de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
-
16
|Mateo 2:16|
Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.
-
17
|Mateo 2:17|
Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:
-
18
|Mateo 2:18|
Vocxo estas auxdita en Rama, GXemado kaj maldolcxa plorado, Rahxel priploras siajn infanojn, Kaj sxi ne volas konsoligxi, cxar ili forestas.
-
19
|Mateo 2:19|
Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante:
-
20
|Mateo 2:20|
Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 10-13