-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 20:21|
Li diris al sxi:Kion vi volas? SXi diris al li:Ordonu, ke cxi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
-
22
|Mateo 20:22|
Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.
-
23
|Mateo 20:23|
Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita de mia Patro.
-
24
|Mateo 20:24|
Kaj auxdinte, la dek indignis kontraux la du fratoj.
-
25
|Mateo 20:25|
Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.
-
26
|Mateo 20:26|
Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
-
27
|Mateo 20:27|
kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;
-
28
|Mateo 20:28|
same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.
-
29
|Mateo 20:29|
Kaj kiam ili eliris el Jerihxo, granda homamaso lin sekvis.
-
30
|Mateo 20:30|
Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Samuel 20-23