-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 22:21|
Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
-
22
|Mateo 22:22|
Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
-
23
|Mateo 22:23|
En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:
-
24
|Mateo 22:24|
Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
-
25
|Mateo 22:25|
Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
-
26
|Mateo 22:26|
tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.
-
27
|Mateo 22:27|
Kaj post cxiuj la virino mortis.
-
28
|Mateo 22:28|
En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis.
-
29
|Mateo 22:29|
Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
-
30
|Mateo 22:30|
CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19