-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 23:21|
Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.
-
22
|Mateo 23:22|
Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi.
-
23
|Mateo 23:23|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.
-
24
|Mateo 23:24|
Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.
-
25
|Mateo 23:25|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.
-
26
|Mateo 23:26|
Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaux farigxu pura.
-
27
|Mateo 23:27|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco.
-
28
|Mateo 23:28|
Tiel ankaux vi ekstere sxajnas justaj antaux homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
-
29
|Mateo 23:29|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:
-
30
|Mateo 23:30|
Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8