-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 6:21|
cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.
-
22
|Mateo 6:22|
La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
-
23
|Mateo 6:23|
Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!
-
24
|Mateo 6:24|
Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
-
25
|Mateo 6:25|
Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?
-
26
|Mateo 6:26|
Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?
-
27
|Mateo 6:27|
Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
-
28
|Mateo 6:28|
Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;
-
29
|Mateo 6:29|
tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
-
30
|Mateo 6:30|
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16