-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 8:21|
Kaj alia el la discxiploj diris al li:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
-
22
|Mateo 8:22|
Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
-
23
|Mateo 8:23|
Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.
-
24
|Mateo 8:24|
Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
-
25
|Mateo 8:25|
Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.
-
26
|Mateo 8:26|
Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.
-
27
|Mateo 8:27|
Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas cxi tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?
-
28
|Mateo 8:28|
Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
-
29
|Mateo 8:29|
Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?
-
30
|Mateo 8:30|
Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, pasxtigxantaj tie.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19