-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Números 3:3|
Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
-
4
|Números 3:4|
Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.
-
5
|Números 3:5|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
6
|Números 3:6|
Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.
-
7
|Números 3:7|
Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.
-
8
|Números 3:8|
Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.
-
9
|Números 3:9|
Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.
-
10
|Números 3:10|
Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.
-
11
|Números 3:11|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
12
|Números 3:12|
Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5