-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
33
|Números 3:33|
De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari.
-
34
|Números 3:34|
Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.
-
35
|Números 3:35|
Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.
-
36
|Números 3:36|
Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo,
-
37
|Números 3:37|
kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.
-
38
|Números 3:38|
Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.
-
39
|Números 3:39|
CXiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
-
40
|Números 3:40|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
-
41
|Números 3:41|
Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
-
42
|Números 3:42|
Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5