-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Números 4:2|
Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj,
-
3
|Números 4:3|
en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
-
4
|Números 4:4|
Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
-
5
|Números 4:5|
Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.
-
6
|Números 4:6|
Kaj ili metu sur gxin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
-
7
|Números 4:7|
Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj gxia konstanta pano estu sur gxi.
-
8
|Números 4:8|
Kaj ili sternu sur tio rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
-
9
|Números 4:9|
Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.
-
10
|Números 4:10|
Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.
-
11
|Números 4:11|
Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5