-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Números 4:32|
kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
-
33
|Números 4:33|
Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
-
34
|Números 4:34|
Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
-
35
|Números 4:35|
de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
-
36
|Números 4:36|
Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
-
37
|Números 4:37|
Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.
-
38
|Números 4:38|
Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
-
39
|Números 4:39|
de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
-
40
|Números 4:40|
ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
-
41
|Números 4:41|
Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5