-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Números 30:7|
kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras.
-
8
|Números 30:8|
Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.
-
9
|Números 30:9|
La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.
-
10
|Números 30:10|
Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,
-
11
|Números 30:11|
kaj sxia edzo auxdis kaj silentis, ne malpermesis al sxi; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.
-
12
|Números 30:12|
Sed se sxia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li auxdis; tiam cxio, kio eliris el sxia busxo, sxiaj promesoj kaj la ligoj de sxia animo, ne valoras:sxia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al sxi.
-
13
|Números 30:13|
CXiun promeson kaj cxiun ligigxon per jxuro fari premon al sia animo sxia edzo povas valorigi aux sxia edzo povas neniigi.
-
14
|Números 30:14|
Se sxia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas cxiujn sxiajn promesojn, aux cxiujn ligigxojn, kiuj estas sur sxi, li valorigas; cxar li silentis en la tago, kiam li auxdis.
-
15
|Números 30:15|
Kaj se li neniigis ilin, post kiam li auxdis, tiam li prenis sur sin sxian kulpon.
-
16
|Números 30:16|
Tio estas la legxoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en sxia juneco en la domo de sxia patro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5