-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 31:21|
Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon:Tio estas la legxa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:
-
22
|Números 31:22|
Nur oron, argxenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,
-
23
|Números 31:23|
cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
-
24
|Números 31:24|
Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.
-
25
|Números 31:25|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
26
|Números 31:26|
Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.
-
27
|Números 31:27|
Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
-
28
|Números 31:28|
Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.
-
29
|Números 31:29|
Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.
-
30
|Números 31:30|
Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5