-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|Números 31:51|
Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.
-
52
|Números 31:52|
Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.
-
53
|Números 31:53|
(CXar la militistoj rabis cxiu por si.)
-
54
|Números 31:54|
Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.
-
1
|Números 32:1|
La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
-
2
|Números 32:2|
Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
-
3
|Números 32:3|
Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
-
4
|Números 32:4|
tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
-
5
|Números 32:5|
Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.
-
6
|Números 32:6|
Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5