-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Números 32:27|
sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
-
28
|Números 32:28|
Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
-
29
|Números 32:29|
kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;
-
30
|Números 32:30|
sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana.
-
31
|Números 32:31|
Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
-
32
|Números 32:32|
Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.
-
33
|Números 32:33|
Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe.
-
34
|Números 32:34|
Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron
-
35
|Números 32:35|
kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan
-
36
|Números 32:36|
kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5