-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Números 11:31|
Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.
-
32
|Números 11:32|
Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin al si cxirkaux la tendaro.
-
33
|Números 11:33|
Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.
-
34
|Números 11:34|
Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.
-
35
|Números 11:35|
De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.
-
1
|Números 12:1|
Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.
-
2
|Números 12:2|
Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.
-
3
|Números 12:3|
Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.
-
4
|Números 12:4|
Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri.
-
5
|Números 12:5|
Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3