-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 11:11|
Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?
-
12
|Números 11:12|
CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?
-
13
|Números 11:13|
Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.
-
14
|Números 11:14|
Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.
-
15
|Números 11:15|
Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.
-
16
|Números 11:16|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.
-
17
|Números 11:17|
Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
-
18
|Números 11:18|
Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.
-
19
|Números 11:19|
Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;
-
20
|Números 11:20|
sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3