-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Números 10:27|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.
-
28
|Números 10:28|
Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.
-
29
|Números 10:29|
Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
-
30
|Números 10:30|
Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
-
31
|Números 10:31|
Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
-
32
|Números 10:32|
se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
-
33
|Números 10:33|
Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
-
34
|Números 10:34|
Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
-
35
|Números 10:35|
Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.
-
36
|Números 10:36|
Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3