-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Números 9:20|
Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis.
-
21
|Números 9:21|
Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis.
-
22
|Números 9:22|
Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.
-
23
|Números 9:23|
Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.
-
1
|Números 10:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 10:2|
Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.
-
3
|Números 10:3|
Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
4
|Números 10:4|
Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
-
5
|Números 10:5|
Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.
-
6
|Números 10:6|
Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3