-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Números 10:7|
Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
-
8
|Números 10:8|
Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.
-
9
|Números 10:9|
Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.
-
10
|Números 10:10|
Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
11
|Números 10:11|
En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
-
12
|Números 10:12|
Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
-
13
|Números 10:13|
Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
-
14
|Números 10:14|
Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.
-
15
|Números 10:15|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
-
16
|Números 10:16|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3