-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Números 24:9|
Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
-
10
|Números 24:10|
Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
-
11
|Números 24:11|
Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
-
12
|Números 24:12|
Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
-
13
|Números 24:13|
Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
-
14
|Números 24:14|
Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
-
15
|Números 24:15|
Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
-
16
|Números 24:16|
Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
-
17
|Números 24:17|
Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.
-
18
|Números 24:18|
Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3