-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Números 25:4|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.
-
5
|Números 25:5|
Kaj Moseo diris al la jugxistoj de Izrael:Mortigu cxiu siajn homojn, kiuj aligxis al Baal-Peor.
-
6
|Números 25:6|
Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
7
|Números 25:7|
Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.
-
8
|Números 25:8|
Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj.
-
9
|Números 25:9|
Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.
-
10
|Números 25:10|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
11
|Números 25:11|
Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.
-
12
|Números 25:12|
Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;
-
13
|Números 25:13|
kaj gxi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3