-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
56
|Números 26:56|
Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.
-
57
|Números 26:57|
Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.
-
58
|Números 26:58|
Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.
-
59
|Números 26:59|
Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
-
60
|Números 26:60|
Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.
-
61
|Números 26:61|
Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon.
-
62
|Números 26:62|
Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.
-
63
|Números 26:63|
Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan.
-
64
|Números 26:64|
Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.
-
65
|Números 26:65|
CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3