-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 27:11|
kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
12
|Números 27:12|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
-
13
|Números 27:13|
Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;
-
14
|Números 27:14|
cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.
-
15
|Números 27:15|
Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
-
16
|Números 27:16|
La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,
-
17
|Números 27:17|
kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.
-
18
|Números 27:18|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
-
19
|Números 27:19|
kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;
-
20
|Números 27:20|
kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3