-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Éxodo 35:2|
Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita.
-
3
|Éxodo 35:3|
Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.
-
4
|Éxodo 35:4|
Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:
-
5
|Éxodo 35:5|
Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,
-
6
|Éxodo 35:6|
kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon,
-
7
|Éxodo 35:7|
kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,
-
8
|Éxodo 35:8|
kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
-
9
|Éxodo 35:9|
kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.
-
10
|Éxodo 35:10|
Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:
-
11
|Éxodo 35:11|
la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16