-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Éxodo 35:32|
por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,
-
33
|Éxodo 35:33|
kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron.
-
34
|Éxodo 35:34|
Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan.
-
35
|Éxodo 35:35|
Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.
-
1
|Éxodo 36:1|
Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.
-
2
|Éxodo 36:2|
Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.
-
3
|Éxodo 36:3|
Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.
-
4
|Éxodo 36:4|
Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.
-
5
|Éxodo 36:5|
Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.
-
6
|Éxodo 36:6|
Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13