-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Éxodo 35:22|
Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
-
23
|Éxodo 35:23|
Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis.
-
24
|Éxodo 35:24|
CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin.
-
25
|Éxodo 35:25|
Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.
-
26
|Éxodo 35:26|
Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.
-
27
|Éxodo 35:27|
Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo,
-
28
|Éxodo 35:28|
kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.
-
29
|Éxodo 35:29|
CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.
-
30
|Éxodo 35:30|
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;
-
31
|Éxodo 35:31|
kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13