-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Éxodo 8:13|
Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.
-
14
|Éxodo 8:14|
Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.
-
15
|Éxodo 8:15|
Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
-
16
|Éxodo 8:16|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.
-
17
|Éxodo 8:17|
Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.
-
18
|Éxodo 8:18|
Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.
-
19
|Éxodo 8:19|
Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
-
20
|Éxodo 8:20|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.
-
21
|Éxodo 8:21|
CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.
-
22
|Éxodo 8:22|
Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13