-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 9:11|
Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.
-
12
|Éxodo 9:12|
Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.
-
13
|Éxodo 9:13|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.
-
14
|Éxodo 9:14|
CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
-
15
|Éxodo 9:15|
CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
-
16
|Éxodo 9:16|
sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
-
17
|Éxodo 9:17|
Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.
-
18
|Éxodo 9:18|
Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.
-
19
|Éxodo 9:19|
Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.
-
20
|Éxodo 9:20|
Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16