-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 9:21|
sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
-
22
|Éxodo 9:22|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.
-
23
|Éxodo 9:23|
Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.
-
24
|Éxodo 9:24|
Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.
-
25
|Éxodo 9:25|
Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.
-
26
|Éxodo 9:26|
Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.
-
27
|Éxodo 9:27|
Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
-
28
|Éxodo 9:28|
Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.
-
29
|Éxodo 9:29|
Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
-
30
|Éxodo 9:30|
Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16