-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Éxodo 8:23|
Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.
-
24
|Éxodo 8:24|
Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj.
-
25
|Éxodo 8:25|
Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
-
26
|Éxodo 8:26|
Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?
-
27
|Éxodo 8:27|
Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
-
28
|Éxodo 8:28|
Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.
-
29
|Éxodo 8:29|
Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.
-
30
|Éxodo 8:30|
Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.
-
31
|Éxodo 8:31|
Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.
-
32
|Éxodo 8:32|
Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13