-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Éxodo 20:12|
Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
-
13
|Éxodo 20:13|
Ne mortigu.
-
14
|Éxodo 20:14|
Ne adultu.
-
15
|Éxodo 20:15|
Ne sxtelu.
-
16
|Éxodo 20:16|
Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
-
17
|Éxodo 20:17|
Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
-
18
|Éxodo 20:18|
Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.
-
19
|Éxodo 20:19|
Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
-
20
|Éxodo 20:20|
Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.
-
21
|Éxodo 20:21|
Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la mallumo, kie estis Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16