-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Éxodo 21:16|
Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
-
17
|Éxodo 21:17|
Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
-
18
|Éxodo 21:18|
Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito:
-
19
|Éxodo 21:19|
se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
-
20
|Éxodo 21:20|
Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
-
21
|Éxodo 21:21|
sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.
-
22
|Éxodo 21:22|
Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.
-
23
|Éxodo 21:23|
Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,
-
24
|Éxodo 21:24|
okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
-
25
|Éxodo 21:25|
bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4