-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Éxodo 21:26|
Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
-
27
|Éxodo 21:27|
Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
-
28
|Éxodo 21:28|
Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
-
29
|Éxodo 21:29|
Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.
-
30
|Éxodo 21:30|
Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin.
-
31
|Éxodo 21:31|
Se filo aux filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
-
32
|Éxodo 21:32|
Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.
-
33
|Éxodo 21:33|
Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin, kaj falos tien bovo aux azeno,
-
34
|Éxodo 21:34|
tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
-
35
|Éxodo 21:35|
Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4