-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Éxodo 20:22|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.
-
23
|Éxodo 20:23|
Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
-
24
|Éxodo 20:24|
Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
-
25
|Éxodo 20:25|
Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.
-
26
|Éxodo 20:26|
Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.
-
1
|Éxodo 21:1|
Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:
-
2
|Éxodo 21:2|
Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.
-
3
|Éxodo 21:3|
Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
-
4
|Éxodo 21:4|
Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola.
-
5
|Éxodo 21:5|
Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16